Vizitu ĉi tiun paradizeton en Arizona, Usono, kie Esperantistoj kunvenas kaj komencantoj lernas Esperanton.

babilejo
Babilejo
pejzagxo
Pejzaĝo
Arizona, la Grand-Kanjona Ŝtato, ĝuas tricent tagojn da blua ĉielo dum jaro. La domo lokiĝas en la koro de la urbo Fenikso (Phoenix), sed proksime la domon oni povas grimpi montojn, promeni ĉirkaŭ lagoj, kapti fiŝojn, viziti muzeojn, bibliotekojn, ŝtatan universitaton, bestoĝardenon, kaj viziti la Grandan Kanjonon!

nagxejo
Naĝejo
biblioteko
Biblioteko
bankuvego
Bankuvego
Ĉe la domo gastoj povas ĝui
bibliotekon, naĝejon, hejtitan
bankuvegon, saŭnon, ekzercejon,
bilard-tablon...
piknikejo
Piknikejo
plejjuna
Plej Juna Studentino de VDA
arbo
Verda Domo de A facile atingeblas: bus-haltejo estas tuj antaŭ la pordo, kaj la fluĝaveno foras nur 10 minutojn. Tiuj kiuj havas aŭton povas viziti la Biosferon (1 horon), tribojn de Indianoj (2 horojn), aŭ eĉ Las-Vegas-on (4 horojn).

Ekzisto de VDA estas la rezulto de 15 jaroj da klopodoj kaj laboregoj de la fondinto.

Bonvolu kontakti d-rinon Anĝelina Taremi por interkonsenti pri daŭro de restado, kaj kondiĉoj de tranoktado.
Fakse kaj telefone: (602) 426 81 31

Rete: AngelinaTA@aol.com

Letere:
  2401 W. Southern Ave, #246
  Tempe, AZ. 85282
  USA
  • Bonvolu ne fumi en la domo.
  • Ne eblas akcepti bestojn.
  • Ĉiuj bonvenas ĉu geedzoj, paroj aŭ aliaj.